Who cast that first fateful tomato that started the La Tomatina revolution? The reality is no one knows. Maybe it was an anti-Franco rebellion, or a carnival that got out of hand. According to the most popular version of the story, during the 1945 festival of Los Gigantes (a giant paper mâché puppet parade), locals were looking to stage a brawl to get some attention. They happened upon a vegetable cart nearby and started hurling ripe tomatoes. Innocent onlookers got involved until the scene escalated into a massive melee of flying fruit. The instigators had to repay the tomato vendors, but that didn't stop the recurrence of more tomato fights—and the birth of a new tradition.
Fearful of an unruly escalation, authorities enacted, relaxed, and then reinstated a series of bans in the 1950s. In 1951, locals who defied the law were imprisoned until public outcry called for their release. The most famous effrontery to the tomato bans happened in 1957 when proponents held a mock tomato funeral complete with a coffin and procession. After 1957, the local government decided to roll with the punches, set a few rules in place, and embraced the wacky tradition.
Though the tomatoes take center stage, a week of festivities lead up to the final showdown. It's a celebration of Buñol's patron saints, the Virgin Mary and St. Louis Bertrand, with street parades, music, and fireworks in joyous Spanish fashion. To build up your strength for the impending brawl, an epic paella is served on the eve of the battle, showcasing an iconic Valencian dish of rice, seafood, saffron, and olive oil.
Today, this unfettered festival has some measure of order. Organizers have gone so far as to cultivate a special variety of unpalatable tomatoes just for the annual event. Festivities kick off around 10 a.m. when participants race to grab a ham fixed atop a greasy pole. Onlookers hose the scramblers with water while singing and dancing in the streets. When the church bell strikes noon, trucks packed with tomatoes roll into town, while chants of "To-ma-te, to-ma-te!" reach a crescendo.
Then, with the firing of a water cannon, the main event begins. That's the green light for crushing and launching tomatoes in all-out attacks against fellow participants. Long distance tomato lobbers, point-blank assassins, and medium range hook shots. Whatever your technique, by the time it's over, you will look (and feel) quite different. Nearly an hour later, tomato-soaked bombers are left to play in a sea of squishy street salsa with little left resembling a tomato to be found. A second cannon shot signals the end of the battle. | Kiu ĵetis tiun unuan signifoplenan tomaton kaj komencis revolucion La Tomatina? Verdire neniu scias. Eble tio okazis dum kontraŭfrankista ribelo aŭ eble dum karnavalo, kiu subite fariĝis senbrida. Akorde kun la plej populara versio de ĉi tiu historio, en 1945, dum la ceremonio de Los Gigantes (parado de gigantaj papermasaj pupoj) lokuloj deziris aranĝi interbatadon por altiri iom da atento. Hazarde ili renkontis legomĉaron apude kaj komencis ĵeti maturajn tomatojn. Tio engaĝis senkulpajn preterpasantojn kaj finfine la okazaĵo transformiĝis en grandan fruktoflugan batalon ĉiu kontraŭ ĉiun. La instigintoj devis repagi la koston al la tomatovendistoj, sed tio ne malhelpis reaperon de pluaj tomatbataloj – kaj naskiĝon de nova tradicio. Timante nekontroleblan disvastiĝon, la aŭtoritatoj ekagis jure, cedis kaj poste, en la kvindekaj jaroj, reenkondukis serion da malpermesoj. En 1951 lokuloj, kiuj defiis la leĝon, estis enkarcerigitaj ĝis laŭta publika protesto eldevigis ilian liberigon. La plej fama aŭdaco spitanta la tomatbatalajn malpermesojn okazis en 1957, kiam oni organizis mokan enterigon de tomato, inkluzive de la ĉerko kaj funebra procesio. Post 1957 la lokaj aŭtoritatoj decidis sekvi la ĝeneralajn dezirojn, do anstataŭigis la malpermeson per kelkaj reguloj kaj daŭrigis ĉi tiun frenezan tradicion. Kvankam tomatoj okupas la ĉeflokon, al la fina konfronto kondukas la tuta semajno da solenaĵoj. Per stratparadoj, muziko kaj artfajraĵoj oni omaĝas laŭ la ĝojplena hispana maniero la sanktajn patronojn de Buñol, Marian la Virgulinon kaj Ludovikon Bertránon. Por plifortigi homojn antaŭ neevitebla interbatado, en la antaŭvespero de la batalo oni surtabligas grandegan paeljon, tiel ekspoziciante la urbofamigan valencian pladon el rizo, marfruktoj, safrano kaj olivoleo. Niatempe tiu ĉi senbrida festo akiris ioman ordon. La organizantoj eĉ klopodis kultivi specialan varion de nemanĝeblaj tomatoj nur por la ĉiujara evento. La solenaĵoj komenciĝas ĉirkaŭ la deka matene, kiam partoprenantoj strebas laŭeble rapide akiri ŝinkon fiksitan surpinte de grasglita stango. Rigardantoj gumtube ŝprucas akvon sur grimpantojn kaj okazigas surstratan kantadon kaj dancojn. Kiam la preĝeja sonorilo anoncas la tagmezon, en la urbeton envenas kamionoj plenigitaj per tomatoj kaj kresĉendas la ĉantado: To-ma-te, to-ma-te! Poste, samtempe kun ŝpruco el akvokanono komenciĝas la ĉefevento. Ekbrilas verda lumo por dispremi kaj ĵeti tomatojn dum tutimpeta atako kontraŭ kunpartoprenantojn. Jen longistancaj arkoĵetoj, rektaj atencoj vizaĝo-kontraŭ-vizaĝon kaj mezdistancaj hokĵetoj. Sendepende de via tekniko, kiam la evento finiĝas, vi aspektas (kaj sentas vin) tute alimaniere. Preskaŭ unu horon pli poste aron da tomat-ŝmiritaj bombantoj oni lasas amuziĝi en la maro da glueca surstrata saŭco, en kiu nemultaj similaĵoj de tomato estas ankoraŭ troveblaj. La alia akvoŝpruco signalas la finon de la batalo. |